.
.
. .
per i non esperantisti suggeriamo un contatto con l'ESPERANTO,
un "mondo" sorprendente che dispone di numerosi siti web, pagine che
vi suggeriamo di andare a consultare. Tanto per cominciare potete andare
a vedere il sito:
www.esperanto.it
al la esperantistoj:
PROPONON VI TROVOS SUBE,
CXE LA FINO DE TIU CXI PAGXO, TAKSU
GXIN
kiel la plej parto de la geesperantistoj ni (bienuloj kiel Tibor Sekelj)
tre sxatas vojagxi...
pro tio ni ofte vojagxis "karavane"
tra tuta EUXropo (orienta - antaux kaj post la falo de la "muro" -
kaj okcidenta, norda kaj suda, en pluraj regionoj de Portugalio kaj
Hispanio, de Grekio, de Francio kaj Germanio,
de Britio kaj Irlando, de Belgio kaj Nederlando,
de Danio kaj Svedio, de Norvegio kaj Finlando,
de Hungario, de Cxehxio kaj Slovakio, de
Pollando, de Romanio, de Jugoslavio -nun Kroatio, Bosnio,
Serbio, Makedonio, Montenegro, ktp.-, ni estis ankaux en Islando, Bulgario,
Latvio, Estonio kaj Litovio, kaj en Malto)
gxis la Norda Kapo, kaj en Rusio gxis
Kazano.
En la Amerikoj ni vojagxis "karavane"
plufoje en Usono, en Kubo, en Sankto Domingo, en
Meksiko, en Brazilo, en Peruo (kun Amazonio) kaj
en Argentino (kun Patagonio kaj akvofalo Iguxacuo).
En Azio ni vojagxis
"karavane" en Afganio (antaux la militoj),
plufoje en Uzbekio (ekde kiam estis ankoraux parto de Soveta
Unio), en Nepalo, en Hindio, en Pakistano,
en Cxinio (jam dum la okdekaj jaroj de la pasinta jarmilo),
en Birmo, en Tajlando, en Vjetnamio, en Kambogxo,
en Malajzio, en Indonezio kaj ankaux en Meza Oriento
(Turkio, Jordanio, Sirio).
En Afriko per niaj karavanoj ni estis
en norda Afriko (Egiptio, Tunizio, Maroko) gxis
la dezerto de Saharo kaj en la subsaharia
Afriko ni estis en Malio, en Kenjo, en
Sudafriko, en Namibio, en Bocvano kun Zambio
kaj Zimbabvo (gxis la Viktoria akvofalo),
en Oceanio en granda parto de
Australio.
cxiuj cxi tiuj
KARAVANAJ
AVENTUROJ estis kaj estas arangxitaj
de ni (partoprenis kaj partoprenas, precipe, italoj;
se vi komprenas la italan lingvon vi povas rigardi multajn pasintajn detalajn
programojn en la itallingvaj pagxoj: kliku sur "le nostre
mete").
Plue, ekde 1977 ni arangxis
18 italajn karavanojn al la
Universalaj Kongresoj de
Esperanto, cxiuj kun turisman
postkongreson.
PROPONO (PROJEKTO) "HH" (Homoj kun Homoj):
akompani vin tra la
mondo, per tiuj aventuraj karavanaj vojagxoj,
arangxitaj
- ne nur por esperantistoj
- ne nur por samlandanoj ne esperantistoj
sed por geesperantistoj el du-tri landoj, kunvojagxantoj
kun iliaj ne esperantistaj geamikoj: homoj kun
homoj, la unuaj interkomprenigxos
pere de Esperanto, la duaj surprizitaj konstatos tion.
Depende de viaj reagoj ni arangxos programojn tauxgajn
por realigi tion.
.
.
. .
Kontaktoj:
info@karavane.net
. .
revenu
al la hejma pagxo =ritorno alla pagina
iniziale
. .
|